Skip to main content

Full text of "Esperanto En Afriko - Numero 03, Oktobro (2007)"

See other formats


ESPffiffiANT® EM AFffilffi® 

‘BuCteno de Ca JAĵrika Xomisiono cCe HTJA 

Numero 03 Oktobro 2007 


Karaj legantoj, 

Post ioma paŭzojen revenas al vi laŭvica numero de nia revueto! En ĝi 
temas pri la nova laborjaro, en kiu ni devos pretigi nin por la eventoj de 
la venontajaro, interalie la ILEI-konferenco en Portonovo, Benino, kaj por la 
partopreno en la Universala Kongreso en Roterdamo. 

Bonan laborjaron 2007-2008! La Redaktantaro 

** 

ALVOKO AL NIAJ NEAFRIKAJ AMIKOJ OKAZE DE 
LA UNIVERSALA KONGRESO EN 2008 EN ROTERDAMO, 
PERIFERIA URBO DE AFRIKO 

Neniu afrikano partoprenis la ĉi-jaran Universalan Kongreson en Japanujo. 
La malproksimeco inter Afriko kaj Japanujo kaj la alteco de la flug-kostoj, kiuj 
kutime devis antaŭvidi transiron de unu aviadilo en la alian en Eŭropo, 
malkonsilis elspezi tiom da mono ĉi-jare. Tamen en la venonta Universala 
Kongreso povos partopreni kelkaj afrikanoj koste de la Triamonda Kongresa 
Fondaĵo. 

Roterdamo ja ne estas tiel malproksima de Afriko, kaj oni povas konsideri ĝin 
preskaŭ periferia urbo de nia kontinento. 

Tamen por ke la partopreno realiĝu la amikoj de Afriko kaj de afrikaj esperantistoj 
devos malavare kontribui al tiu Fondaĵo, kies rimedoĵ hodiaŭ ne permesas la 
voĵaĝon al multaĵ afrikaĵ esperantistoj, kiuj ja meritas partopreni. 

La pagmanieroj estas la kutimaj pagmanieroj al UEA indikitaj en Jarlibro 2007, 
p.36. Bv. aldoni la indikon “Por afrikanoj al UK”. 

Ni estas tre dankaj al vi, se vi ebligos al nipartopreni kaj sperti la UK-etoson kaj al 
la ceteraj kongresanoj bavi kontakton knn la afrika movado, kiu kreskas kaj solidiĝas. 






VORTOJ DE LA KUNORDIGANTO DE LA KOMISIONO 

Karaj afrikaj esperantistoj, 

Jen survojas al vi nia komuna ligilo Esperanto enAfriko. Multaj el ni jam delonge 
konas ĝin kaj kontribuis al ĝi, kaj ĝi permesis al ili esti en regula kontakto kun 
la tuta afrika movado... 

Denove, jen ĝi prezentiĝas al ni post paso de kelka tempo. 

Kion ni diru okaze de ĝia reapero? 

En mia lasta mesaĝo al la afrikaj esperantistoj mi prezentis la funkciadon de la 
tutafrika movado, ĉefe de tiu, kiu aktivas kun UEA. Mi prezentis al vi la Afrikan 
Komisionon, la Afrikan Oficejon kaj la konsilantaron de la Afrika Komisiono. 
Diversaj utilaj adresoj estis prezentitaj. 

Mi intencas ĉi-foje alvoki al unuiĝo kaj al plia agemeco en nia movado. 

Kial alvoki pri unuiĝo? Ni ĉiuj konscias pri kelkaj kvazaŭaj miskomprenoj 
kiuj ŝiras nian kontinentan movadon kaj konsekvence bremsas la disvolviĝon. 
Cu vere ni devas atenti pri tio kaj perdi tempon pridiskutante? Ni havas celojn 
pli noblajn, kaj nur unuiĝo estas la solvo por krei pli efikan tutkontinentan 
movadon kiun ĉiuj dezirus sendependa. Unuiĝo signifas kunlaboradon 
interŝanĝante i.a. spertojn per regula komunikado estimante unu la aliajn, 
laborante sen komplekso kaj sen antaŭjuĝoj. Nur tiel ni povos mem konstrui 
nian movadon. Ciu el ni devas regule pripensi diversajn instruojn de nia Moŝta 
Majstro, kiu admonis al ni la amon kiu nepre kuniras kun la paco kaj la homa 
interkompreniĝo. Dum la ekstera komunumo tiel alte taksas nian agadon, 
ni ne malprogresu! Ni portu alten la afrikan verdan standardon, por ke finfine 
ni estu konsiderataj ĝustavalore. 

Mi esperas, ke miaj frazoj direktiĝis al ĉiuj, kaj mi pliafoje admonas al plia 
agemeco raportante regule en nia komuna ligilo. Samtempe mi invitas ĉiujn 
afrikajn aktivulojn al regula raportado pri siaj agadoj. 

Plej samideane salutas, 

Aime-Florent Ntoto Zola 
Knnordiganto de AK 


2 



PASINTAJ AGADOJ EN AFRIKO 


ILEI-SEMINARIO POR ESPERANTO-INSTRUISTOJ 
18-24.02.2007, Portonovo, Benino 

E1 la notoj, kvazaŭ taglibro, de la vicprezidanto de ILEI, Zsofia Korody. 

Antaŭpreparoj 

Estis kelkaj problemoj rilate al la manko de akurateco pri aliĝado kaj atingado de la seminario, 
sed tiuj komencaj mankoj estis facile venkitaj. 

Faka laboro 

La interkonatiĝo: estis rapida, agrabla, ŝajne estis 
bona harmonio inter diverslandanoj kaj bona 
bazo por tutsemajna kunlaboro 

Kunlaboro: aktiva partopreno (mi anoncis, ke 
ni registras, kiu kiam alvenas, foriras, forestas) 
kaj la laŭeble ĉiam ĝustatempa kurskomenco 
helpis disciplinan partoprenon. La kursanoj kaj 
lingve kaj laŭfake bone harmoniis unu kun la 
aliaj, aktive interagadis (ne ĉiuj estis profesiaj 
instruistoj, sed krom unu, ĉiuj pli-malpli regule 
gvidas Esperanto-kursojn). 

Formoj de laboro: prelegoj de kaj mi kaj ĉiuj 
kursanoj: almenaŭ unu gramatikan temon ili mem devis ellabori, klarigi kaj komenti, ili estis 
petataj raporti pri sia instru-laboro, landa sekcio aŭ kluboj kaj alian fojon pri inform- kaj 
varblaboro en siaj landoj. 

Prezentado: laŭlande ili prezentis ion pri la propra kulturo, tradicioj por interkultura projekto: 
praktikado de vuduo nuntempe (interese kaj kontentige prezentita). 

Renkontiĝo de tradiciaĵoj kaj novtempaj kutimoj en Afriko: tiu temo ne estis detale traktita, prefere 
ili rakontis pri propraj nacia historio, lingvo, etno ktp. 

Gruplaboro, para laboro: diskutado pri donita temo en miksitaj grupoj aŭ duope ĉefe por lingva 
perfektigo kaj demonstri didaktikan rolon de tiuj laborformoj, analizo de uzeblaj, uzendaj 
metodoj, individuaj skribaj aŭ parolaj taskoj (pli malmulte da skribaj, ol mi planis, ja malfacilis 
kaj multe kostis elpresado kaj fotokopiado de taskfolioj, krome en la dormoĉambroj de la 
kursanoj mankis tabloj, seĝoj, ofte ankaŭ lampo, kurento). 

Dumpaŭza, fakultativa legado de faka materialo, metodikaj libroj (manlibro pri E-instruado): mi 
disdonis la kunportititajn faklibrojn kaj lernolibrojn, kiujn ili devis/povis tralegi kaj pludoni 
al aliaj kursanoj; kantado, ludoj, rolludoj, gimnastiko: demonstrad-cele kaj por vigligi, buntigi 
la tuttagan kunsidon. 

Individua konsilado: lingva plibonigo, konsilado pri movadaj, instruaj, didaktikaj, organizaj 
temoj: multaj kursanoj petis tion, ĉefe dum paŭzoj kaj vespere, kaj mi volonte kromlaboris, 



La seminario en Portonovo 


3 


ja pro tempopremo dumtaga apenaŭ eblis pritrakti la gravajn ĉeftemojn kaj kompreneble tiuj 
konsultiĝoj estis pli efikaj en tiu konsultad-formo. 

Ciuj antaŭplanitaj temoj estis traktikaj, tamen la proporciojn laŭbezone ni devis iom modifi: 
mi volis, ke ĉiuj kursanoj havu sufiĉe da tempo por la propraj kontribuaĵoj, kaj ke pro 
tempomanko restu nek neeldirita opinio nek grava nekontentige findiskutita temo. 

Por helpi la pluan laboron mi kompilis kompaktan diskon kun multaj materialoj el mia 
komputilo por posta lernado, uzado, persona spertiĝo kaj bruligis ĝin sur diskojn por la 
partoprenintoj. 

Kromaj temoj 

Gerda malaperis- kursmaterialoj: 

unuaj 5 lecionoj estis dissenditaj, plejparto de plenigitaj taskfolioj revenis, nun ili komencas 
disdonadon de lecionoj 6-10; Agnes Geelen rekomendis, ke en unuopaj landoj ili laŭeble prizorgu 
la korektadon kaj dissendadon por eviti afrankajn kromkostojn, tempoperdon. Mi kunportis 
kvar seriojn de sonmaterialoj, kiujn mi disdonis donace al kunlaborantoj. 

JunaAmiko: laŭplane devus alveni 100 ekzempleroj al Afriko, utiligado tamen ne certas, adresaro 
bezonas refreŝigon (Fran^ois Hounsounou promesis baldaŭan refaron), povas okazi ankaŭ 
malapero ĉe poŝto; pro tio raciigo ĉe plusendado kaj disdonado nepre estas bezonata! 

Resumo 

La preparseminario plenumis la sekvajn ĉefcelojn: 

- lingva pltiklerigado de jamaj kaj estontaj E-instruistoj: bone; tamen restas ankoraŭ lingvaj 
malglataĵoj, ĉefe akuzativaj problemoj, kiuj necesigus daŭran korektadon; 

- trejnadopor instrukapabligo, metodika helpo: bone; tamen bedaŭrinde tempe limigita, montriĝas 
plua bezono je ekkono kaj alproprigo de taŭgaj, modernaj, paroligaj instrumetodoj, uzo de 
instruhelpiloj. Laŭ mi preskaŭ ĉiuj iom tro komplike klarigas, instruas ofte superfluajn 
gramatikaĵojn. Sajne ili lernis tiel kaj pludonas similmaniere la lernitaĵojn. 

- trejnado de trejnontoj: nekontentige; ĝis la plejmulto mem ne havas kontentigan trarigardon 
de la instruota kaj instruenda materialo kaj de metodoj, tiu celo estas fora; devus sekvi plua, pli 
intensiva klerigkurso kun pli da emfazo de tiu celo, eble al pli bone selektita celgrupo; 

- preparado al ILEI-konferenco: kontentige; almenaŭ sukcesis entuziasmigi ilin labori por tiu 
celo kaj konvinki ilin serĉi sian aktivan rolon en organiza teamo, provante respondeci pri unuopaj 
taskoj. Kompreneble tute mankas informoj pri kutima strukturo, programoj, ktp de ILEl- 
konferencoj. lli do bezonos pli da helpo, pli da toleremo, multe da instrukcioj, kion kaj kiel 
fari. Ni ne rajtas atendi memstaran iniciatemon, ja por ili mankas modelo. 

Estintus bone havi almenaŭ unusemajnan trejnkurson por ĉiuj ĉeftemoj! 

Preparado al la ILEI-konferenco 2008 

Ni ĉirkaŭrigardis en Songhai-centro kun gvidanto: ĝi estas 17-hektara, sekura, verda oazo, 
multe da arboj, plantoj, floroj, herbejo. La konferencejoj: tegmentita kun ventumiloj ĝis 200 
sidlokoj, konferenca sidigo (lignaj seĝoj kun dekstramanaj tabletoj sur kvar ebenoj duoncirkle 
ordigitaj, kelkaj krombenkoj). Gi estas tute taŭga por la ILEI-konferenco. 

Zsofia Korody 


4 



VENONTAJ AGADOJ EN AFRIKO 

SEMINARIO EN MBANZA-NGUNGU (BAS-CONGO) 

Instige de la Afrika Komisiono kaj sekve al la tiam organizita seminario en Kinŝaso dum la jaro 
2005, DKEA (Demokrata Kongolanda Esperanto-Asocio) organizas seminarion en la provinco 
Bas-Congo, precize en la urbo Mbanza-Ngungu. Dum tiu seminario, kiu estas planita por la 
13-a ĝis la 16-a de decembro 2007, okazos jara ĝenerala asembleo de DKEA. 

Partoprenontoj 

1. Ĉiuj prezidantoj de la kluboj akompanataj de unu el la gvidantaro de la kluboj (24 personoj); 

2. Ĉiuj respondeculoj de la fakaj grupoj aŭ sekcioj de DKEA (4 personoj); 3. Estraranoj de 
DKEA (6 personoj); 4. Esperantistaj gravuloj (honoraj prezidantoj de DKEAkaj membroj de 
la Afrika Komisiono (4 personoj). 

Ĉiuj partoprenontoj kotizos po 3500FC. 

Celoj 

La ĉefa celo de la seminario estas perfektigi la lingvosciojn kaj la movadkonojn de la kongaj 
esperantistoj. Konsekvence, ni esperas plifirmigi la rilatojn inter kongaj esperantistoj, kaj 
samtempe tiuj difinos novajn strategiojn por la kongolanda movado. 

Lokaj organizantoj (kontaktpersonoj) 

Pri la organizado okupiĝas: 1) Aime-Florent Ntoto Zola, fntoto@yahoo.fr, +243999125584; 
2) Lufiaulusu Innocent,+243999040410; 3) Roger Luzayamo, +243816572475; 4) Matondo 
Masha,+243813638922; 5) Roger Mambuene. 

Adreso de la seminariejo 

Centre des conferences de 1’association pour la promotion du developpement endogene 
(Aprodec), Avenue Mobutu N° 83, Quartier Disengomoka, Cite de Mbanza-Ngungu. 
Mbanza-Ngungu estas meze inter Kinŝaso kaj Matadio, survoje de la nacia vojo n° 1. 
Mbanza-Ngungu estas bela naturriĉa regiono kun diversaj turismaj lokoj. 

La seminariejo estas tre alloga kaj tie loĝos la partoprenontoj. Eblos ekzemple retaliri en la 
seminariejo. 

Baldaŭ la defmitiva programo estos fiksita. 

Aime-Florent Ntoto Zola 


SEMINARIO EN RUMONGO, BURUNDO 
dum la Paska semajno en 2008 

Jen informoj pri la onta seminario en Rumonge. 

La seminario okazos en Rumonge, je 72 km de la ĉefurbo, en Preĝeja Hotelo (Bethel Hotel), 
kiu troviĝas apud la ŝiphaveno (kiu estas sur lago Tanganyika) kaj stacidomo de la 22-a ĝis la 
29-a de marto 2008. 


5 



Gin partoprenos personoj el diversaj afrikaj landoj, kiuj nun sekvas la preparan kurson Gerda 
malaperis. La partoprenontoj devas kotizi po 3USD. 

Ĝin gvidos s-rino Margaretha Symoens el Belgujo. 

Por pli da informoj, kontaktu: 

Jeremie Sabiyumva, BP 170, Rumonge, Burundi 
Tel: (+257) 77 733052; retadreso: jerrybs21@yahoo.fr 

Jeremie Sabijumva 




EĤOJ DE MALSIMILAJ OPINIOJ EN AFRIKO: 
SIGNO DE SUKCESO 


La du pasintaj jaroj spertis ekon de ĉiuspecaj kaj kakofonplenaj bruoj ĉe la afrika Esperanto- 
movado. Kelkaj homoj afrikaj kaj eksterafrikaj konsideris/as tion kiel komencon de la forpaso 
de la movado en Afriko. Ĝiu provis montri per argumento ĉu fantazia, ĉu honesta, ke la movado 
mortas de kiam oni ekdonas eblecon al aliaj afrikaj esperantistoj gvidi ĝin alimaniere. Kelkaj 
aliaj opiniis/as, ke eksterafrikanoj ne sufiĉe respektas ilin kaj eĉ arogante postulas per neĝentilaj 
kaj insultplenaj vortoj, ke la bonkoraj mecenatoj raportu, kiel ili trovas la monon por helpi ilin. 
Tiuj kakofonplenaj bruoj de la du pasintaj jaroj vere kontribuis al esprimo de sento, kiu tre 
certe dum jaroj iel dormis en kelkaj esperantistoj, eĉ famaj kaj bonintencaj. Homoj, kiuj sufiĉe 
bone analizas la situacion, nun ekscias pri tiuj, kiuj efektive agadas por la sukceso de la movado 
en Afriko. 

Ĉiu organizo ofte pli bone funkcias, kiam estas ebleco por ties membroj libere sin esprimi. Io 
tia preskaŭ ne vere ekzistis ĉe la afrika movado ĝis la translokigo de Afrika Oficejo al Benino. 
Ni ja devas konfesi, ke ĝi ankoraŭ ne sufiĉe bone funkcias, sed ĝi almenaŭ estas signo de plia 
demokratiiĝo ene de la movado. De tiam neniu afrikano povas konsideri la movadon kiel 
privatan aferon, kaj sekve oni tute nature povas akcepti, ke iu alia sopiras al lia posteno. Ke 
Afrika Komisiono havu du diversajn kunordigantojn dum tiu periodo, estas fakte bela signo de 
demokratiiĝo kaj kunlaborado inter afrikanoj. 

Nun gravas, ke afrikanoj ne nur kontentiĝas per esprimo de opinioj, sed precipe per konkretaj 
pozitivaj agadoj, unue surloke, kaj poste aliloke. Oni povas funkciigi la movadon en alia regiono, 
nur kiam tiu en la propra regiono suftĉe bone funkcias. Tio konkrete signifas, ke estas 
esperantistoj, kiuj kreas klubojn kaj landajn asociojn, ne male. Afrikanoj unue bonvolu funkciigi 
surlokajn klubojn kaj landajn asociojn, kaj nur poste ili povas sin permesi esperantigi aliajn 
regionojn. Sendependiĝojn ĉiuspecajn oni nur povas akiri per konkretaj, pozitivaj kaj 
kunlaboremaj sintenoj. 

Jean Codjo 




6 




ILEI-KONFERENCO EN PORTONOVO, BENINO, 

UNUA INFORMO 

Dato de la aranĝo: de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2008 por ĝenerala programo kaj 
de la 5-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2008 por postkonferenca ekskurso. 

Instruistoj de Esperanto por la Planedo Tero 

Esperantistoj de ĉiuj landoj kaj de ĉiuj kontinentoj! - Vi estas invitataj partopreni la ILEI- 
konferencon por omaĝi kaj kuraĝigi la lokajn samideanojn, doni instigon al pliaj paŝoj kaj 
helpi disvastigi nian lingvon en la tuta mondo. La ILEI-konferenco en Afriko en la jaro 2008 
estos grava evento kaj por la E-movado entute kaj por la historio de ILEI, same kiel por la 
E-movado en Afriko. 

Konferencejo kaj tranoktejo: Songhai-centro, BP 597, tel.: 229 20225092, fakso: 229 20222050, 
Portonovo, Benino. Gi troviĝas en bone prizorgata granda park-aspekta tereno de agrikultura 
edukcentro proksime al la urbocentro. Por tranokti en la sama centro ekzistas jenaj ebloj (por 
la tuta konferenca periodo, krom la postkonferenca ekskurso - por unu persono - ĉiuj manĝoj 


inkluzivitaj): 

- en 1-lita ĉambro (klimatizilo, duŝejo, necesejo).282 EUR 

- en 1-lita ĉambro (ventumilo, duŝejo, necesejo).234 EUR 

- en 2-lita ĉambro (klimatizilo, duŝejo, necesejo koridore).210 EUR 

- en 2-lita ĉambro (duŝejo, necesejo koridore) .171 EUR 

- en 3-lita ĉambro (duŝejo, necesejo koridore) .153 EUR 

- en 4-lita ĉambro (duŝejo, necesejo koridore) .139 EUR 


Manĝoj: La prezoj inkluzivas ĉiujn manĝojn, mankos eblo por mem zorgi pri manĝado. 

Konferencaprogramo: Konsiderante, ke tiu ĉi internacia aranĝo estos grava evento por afrikanoj, 
la konferenca programo devos esti vere bunta kaj abunda. Por la konferenca programo oni 
antaŭvidas tradiciajn programerojn: inaŭguron, komitatkunsidojn, estarkunsidojn, ekzamenojn 
de ILEI/UEA en elementa kaj meza niveloj, interkonan, artan kaj nacian vesperojn, solenan 
fermon. Bonvenas ĉiuj pliaj proponoj kaj sinproponoj. Bonvolu skribi al: <aidute@mail.lt>. 
Laŭeble okazos ankaŭ programeroj, kiuj jam iĝas tradiciaj: unutaga Scienca Simpozio laŭ 
konferenca temo - konatigo de lokaj aŭtoritatoj kaj intelektuloj kun la E-medio kaj ebligo de 
daŭra kunlaboro de e-istoj kaj neesp-istoj; Lingva Festivalo (prezento de lingvoj kaj kulturoj 
fare de partoprenantoj de la konferenco el diversaj landoj) - laŭeble publika, kiel donaco de 
e-istoj por lokaj loĝantoj kaj unu el la formoj de kunlaboro kaj konatiĝo kun la loka medio, 
ankaŭ kiel efika varbilo por nia lingvo; bankedo - komuna adiaŭa vespermanĝo en lukseca 
etoso; vesperaj renkontiĝoj kun kultura programo en agrabla etoso. Informoj pri eventualaj 
seminarioj aŭ programeroj kaj iliaj kondiĉoj aperos en venontaj IPR kaj ttt-ejo de ILEI. Pli 
preciza programo estos dissendita al aliĝintoj en Dua Informilo fine de marto. 


7 









RAPORTO PRI SIA AGADO 
DE LA KOMISIONANO JEREMIE SABYIUMVA 

Karaj samideanoj, 

Mia raporto resumiĝas en 4 gravaj informmanieroj: 

- interreto; 

- radioelsendo; 

- futbalaj ludoj; 

- diversaj vojaĝoj kaj prelegoj. 

Interreto 

Ci maniero estas grava kaj pli bona. Mi retsendis informmesaĝojn al centoj da personoj el 
diversaj landoj kaj multaj el ili respondis favore pri Esperanto. lli nun lernas kaj kelkaj el ili 
evoluas bone. Ci metodo estas pli bona sed multkosta, ĉar en mia lando la retumado ege kostas. 

Radioelsendo 

Mi vizitis kvar radioelsendejojn esperantkadre (Kultura Radio, Edukada Radio, Radio Bonesha 
FM, kaj la RTNB), kie mi alvokis homojn lerni la lingvon. Kelkaj direktoroj akceptis meti nin 
en programo, por ke ni regule elsendu informon pri Esperanto. 

Kelkaj ĵurnalistoj interesiĝis kaj nun tri el ili lernas la lingvon. Ci informmaniero estas pli bona, 
ĉar la mesaĝo atingas multajn homojn sen granda elspezo. Nur mankis al mi tempo por regule 
iri tien. 

Futbalaj ludoj 

En la kadro de informado, mi iniciatis kaj starigis esperantistan futbalan teamon, kiu nun 
partoprenas lokan oficialan turniron. La nomo de la teamo estas Esperanto FC, kaj ĝiaj membroj 
estas esperantistoj. 

Kiam nia teamo ludas kontraŭ iu alia teamo, mi profitas la okazon por informadi kaj varbi. 
Ci strategio efikis, ĉar nun multaj piedpilkantoj sekvas kurson en kluboj de Rumonge. 

Diversaj vojaĝoj kaj prelegoj 

Multajn enlandajn vojaĝojn mi faris. La celoj de tiuj vojaĝoj ne estis esperantistaj, sed mi 
profitis diri ion (dum mia restado) pri Esperanto, kaj multaj homoj interesiĝis. Mi kelkfoje eĉ 
okazigas kurson . 

Mi vizitis la centran malliberejon de la ĉefurbo responde al la invito de kelkaj malliberuloj, kiuj 
aŭdis min dum la programo, kiun mi faris ĉe Radio Bonesha FM. 

Mia vizito fruktodonis, ĉar malliberuloj petis de mi korespondan kurson, kaj ili promesis ke 
poste ili instruos la lingvon al aliaj. 

Mi prelegis en januaro, aprilo kaj majo en diversaj liceoj de la ĉefurbo kaj en Rumonge. 

Krom enlandaj vojaĝoj, mi iris al Kongolando (Bukavu) kaj tie sukcesis viziti grupon de 
sportemuloj kaj informis ilin pri MELS (Monda Esperantista Ligo por Sporto). Du el ili nun 
sekvas korespondan kurson. 

Mi verkis afiŝojn kaj ilin afiŝis en diversaj publikaj lokoj. 

Jeremie Sabiyumva 

8 




RAPORTO PRI SIA AGADO DE FRANgOIS HOUSOUNOU 

Pluraj monatoj jam pasis. Kaj venis la ĝusta tempo por resumi, kio estas farita. 

Pri TEJO-sekcio en Burundo, mi helpis pri la statuto kaj regularo kaj resendis la korektitajn 
statuton kaj regularon al TEJO pri la naskiĝo de la sekcio en Burundo kaj petis la malagasan 
sekcion demokrate renovigi la estraron de la sekcio. 

Rilate la mondcivitanecon, pere de la NRO Afrika Centro Mondcivitana (ACM), mi organizis 
du seminariojn kadre de Esperanto, la rondvojaĝon de la Direktoro AWC-Esperanto-sekcio, 
Gerhard Hirschmann, en Afriko, kaj ties seminarion cele al beninaj esperantistoj en la Fontaine 
de Vie en Benino. Mi tie gvidas Esperanto-kurson kaj pritraktis kun la lerneja direktoro la 
aldonon de aliaj klasoj dum la venonta lerneja jarreveno (la 4-an de oktobro 2007). Mia rilato 
kun Niĝerio permesis al ni enkonduki la mondcivitanecon, kaj tie estas direktoro, Monday 
Anagovi, kiu transprenis la reorganizadon de nia komuna Esperanto-movado en la lando. 
Kompare al Niĝerio, RD Kongo kaj Burundo estas respektive sur la listo Florent Ntoto, la 
kunordiganto, kaj Jeremie Sabyiumva. 

Mi kunlaboris kun la Afrika Oficejo kaj Renato Corsetti pri la sendo de dek filmoj pri Gerda 
malaperis al landoj, kiuj sekvas la lerno-programon de Gerda malaperis.La. sendo de tiuj filmoj 
rezultis el la kunlaborado inter Joe kaj Karen el Brazilo kaj mi. Krom Gerda malaperis, mi jam 
petis ilin disponigi al la afrika agado aliajn filmojn, nome La patro. 

Rilate la internacian Esperanto-revuon de ILEl.Juna Amiko, en Afriko, mi atentigis la ricevintojn 
diskonigi raporton pri la utiligado de ricevitaj revuoj en la kluboj. 

En Benino la unua virina grupo naskiĝis dum la vizito de Gerhard Hirschmann. Mi prizorgas 
la virinan grupon per la instruado de Esperanto kaj pri la mondcivitana movado. 

Mi sukcesis enkonduki la lingvon Esperanto en la Rotarian klubon de Lokossa. Mi disdonis al 
la klubo broŝurojn Esperanto, la langue equitable\ Manifesto por la internacia lingvo Esperanto-, 
kaj Gisdate pri Esperanto. 

Rilate la beninan vikion, mi kontribuis al la korekto de la tiea informo pri la benina movado. 

Frangois Housounou 


*** 

LOKAJ KLUBOJ LABORAS EN BENINO 

En la Departemento de Couffo [koufo], tre aktivas du ŝtataj mezlernejaj kluboj, nome Sankta 
Harmonio en la vilaĝo Ayahohoue [ajahohue] en la komuno Klouekanme [kluekannme] kaj 
Monda Familio en la urbo Azove en la komuno de Aplahoue [aplahue]. En ambaŭ kluboj, estas 
instruataj kursoj tutlernejjare respektive ĉiusabate matene de la 8-a ĝis la 10-a kaj ĉiusabate 
posttagmeze de la 15-a ĝis la 17-a. Paralele okazis kantklasoj/kantsesioj. Lastan majon, la klubo 
Sankta Harmonio akceptis seminarion organizitan de la estraro landa ĉefe por la aniĝintaj 
geinstruistoj de diversaj lernejaj fakoj. Ankaŭ partoprenis junuloj. Ankaŭ en la ĉi-supre menciita 
klubo okazis ekzamenoj (skriba kaj parola partoj) fine de la lerneja jaro. La ses plej lertaj anoj 
(tri junuloj kaj tri junulinoj) ricevos ĉefpremiojn en 2008. 


9 



Cetere, menciindas la agado de la orfa klubo Rondo Familia en Lokossa. Tie okazas semajnfinaj 
kursoj precizeĉiudimanĉe matene. Ili daŭras ĝis ĉi ferioj kun kantsesioj. Dume, laŭeblajn kursojn 
ĉeestas anoj de la klubo Solidareco (Lokossa). Notindas ke la kvar ĉi-supre menciitaj grupoj 
funkcias sub la gvido de s-ro Latifou Gbadamassi, prezidanto de la landa asocio. 

Siaflanke, en la klubo Arigbo en la urbo Glazoue [glazue] en la provinco de Collines [kolin] 
gejunuloj pli kaj pli interesiĝas pri Esperanta lernado dank’ al Ezin Mechak, kiu respondecas 
pri la agado tie. Lastan februaron, post la ILEI-seminario, ili estis entuziasmigitaj de Agnes, 
kiu vizitis la klubon. En Verda Familio, klubo de rifuĝintoj, kune agadas Agbenou Francis 
(prezidanto) kaj Comlan Djidotor Luc (sekretario). Okazas kursoj dufoje semajne, tio estas 
merkrede kaj sabate posttagmeze kun konstanta skriba kaj parola ekzamenoj. Sportkampe, 
preparadoj dank’ al pilko donacita de Agnes, iras tiel bone, ke baldaŭ la klubo ludos 
futbalmaĉo(j)n kontraŭ ne-esperantista(j) grupo(j). Indas mencii la viziton de Antoine Kouablan, 
membro de la Afrika Komisiono kaj tiun de Gerhard Llirschmann. Krome, Esperantaj kurssesioj 
per Cours rationnel kaj Cours de langue internationale Esperanto dum mondcivitanaj seminarioj; 
tiel resumiĝas la agado de la klubo Pacaj Metiistoj, la unua Esperanto-klubo de Lokossa, kiun 
estras Fran^ois Hounsounou. 

En la kluboj Egaleco (Koĝi), EJEA (Adohoun) kaj Nova Mondo (Seĝe) kursoj progresas sub la 
gvido de Houenavo Pierre kun bredadaj kaj ĝardenkulturaj aktivecoj. Ankaŭ en kluboj tiaj kiaj 
Verda Stelo (Cotonou), Verdaj Geamikoj (Cotonou) kaj Gefratoj de Zamenhof (Lokossa) ne 
mankas Esperanta instruado. 

Latifou Gbadamassi, Prezidanto de AbeE (Benina landa asocio) 

*** 

LA MINISTRO PRI EDUKADO DE GVINEO -KONAKRIO 
SKRIBAS AL LA AFRIKA KOMISONO 

Delegitaro konsistanta el la komisiito pri eksteraj rilatoj de la Afrika Komisiono de UFA kune 
kun loka esperantisto, Mensa Gbogatse, vizitis la ministron pri edukado en Konakrio kaj 
interparolis kun li pri instruado de Esperanto en tiu lando. 

Post la reveno al sia lando Antoine Kouassi dankis la ministron, kiu respondis: 

Bonjour Mr Kouassi, 

Merci pour votre message auquel je viens d’acceder. Je reste h votre entiere disposition pour 
la promotion de Vesperanto en Guinee en general et dans le sjsteme educatif en particulier. 
Cordiales salutations! 

Elhadj Oumane SOUARE, 

Ministre de VEducation Nationale 
et de la Recherche Scientifique. 

La ŝlosila frazo estas: Mi restasje via kompleta disponopor la antaŭenigo de Esperanto en Gvineo 
ĝenerale kaj aparte en la eduka sistemo. 


10 




GRAVA ESTRARKUNVENO DE DKEA EN MBANZA-NGUNGU 

Dimanĉon la 30-an de septembro 2007 okazis tre grava estrarkunveno de DKEA en la urbo 
Mbanza-Ngungu. Tiu estis grava, unuflanke, pro la partopreno de preskaŭ ĉiuj estraranoj, kiuj 
venis el diversaj urboj de nia lando; aliflanke, pro la diversaj decidoj kaj rekomendoj. 

*** 


AGADO EN LA LERNEJO JULES VERSTRAETEN 
EN LA VILAĜO CODJI (KOĜO) 



Ekde la fondo de la Esperanto-lernejo JV de Codji en 1999, la nombroj de geknaboj de aliaj 
lernejoj en la regiono por lerni Esperanton pli kaj pli kreskas. Pro disponigo de motorciklo por 
pli facile atingi tiujn lernejojn, oni nombras tri aliajn lernejojn (unu en Seĝe, du en Adohoun) 
en kiuj oni instruas Esperanton. Por pli struk- 
turigi kaj konservi tian entuziasmon ĉe la 
geknaboj, asembleo estis organizata la 29-an de 
aprilo 2007. Malgraŭ la pluva vetero, ĉirkaŭ 82 
esperantistoj nur el tiu regiono partoprenis. Oni 
diskutis interalie pri la ĉiujara futbalturniro, kiu 
dum la pasinta somero 2006 partoprenigis kvar 
diversajn lernejojn. Pro la sukceso de tiu turniro, 
aldoniĝos dum venonta somero pliaj lernejoj. 

Sekve necesos pli strukturigata preparo. Kiel 
premio ĉiuj partoprenontaj lernejoj ricevos 
piedpilkon. Rikolto el la lerneja ĝardeno kaj 
la bredado kontribuos al disponigo de manĝaĵo. 

Aliaj du gravaj punktoj pridiskutitaj dum la 
asembleo estis kiel kunordigi la movadon en tiu 
regiono. Partoprenintoj proponis, ke estu iu 
gvidkomitato kiu konsistas el naŭ membroj. 

Prezidanto kaj vicprezidanto estas respektive 
Boris Houenavo kaj Vihou Kakpo. Tiuj du estas 
iamaj lernintoj de la lernejo JV. Indas mencii, 

ke la motoroj aŭ pioniroj de la movado en tiu regiono estas la unuaj lernantoj de la lernejo JV. 
Kelkaj el ili eĉ estras la nacian junularan sekcion de la landa asocio, kiel Andre Gokan, la 
ĝenerala sekretario de la sekcio. La tria punkto de la tagordo rilatis al alvoko de volontuloj por 
helpi la tiean Esperanto-intruiston, Pierre, ĉar li ne povas esti samtempe en multaj lernejoj. 
Dek unu el la partoprenintoj pretas helpi. 

La klubo Sukceso de Kpadehoue en Ouedeme estas tute nova, sed ili multe progresas. Ĉar estas 
nur studentoj en la universitato kaj instruistoj en bazaj lernejoj, ankaŭ kelkaj mezlernejanoj 
ĉeestas. Ni laboras dufoje semajne, lunde kaj vendrede, de la dekkvara ĝis la deksesa. 


Lernantoj de la lernejo Jules Verstraeten 


Raportas Pierre Honenavo 




11 


LA KURSO GERDA MALAPERIS KAJ LA ALIAJ INSTRUILOJ 
UZATAJ DE LA AFRIKA OFICEJO DE UEA 

La Afrika Oficejo de UEA sendas al petantoj la jenajn kursolibrojn: 

- unugrada en la franca: Conrs de langne internationale esperanto. 

- unuagrada en la angla: The international language Esperanto: A Course. 

- duagrada en la franca: Gerda malaperis kun klarigoj en la franca 

- duagrada en la angla: Gerda malaperis kun klarigoj en la angla. 

Krome la Afrika Oftcejo dissendas diskojn kun la prononco de Gerda al instruistoj. 
Nuntempe sekvas la kurson Gerda malaperis proksimume 100 homoj en pluraj afrikaj landoj, 
ĉefe en la franclingvaj. Sekvado de la kurso kaj resendado de la ekzercoj al la instruisto estas 
esenca kondiĉo por partopreni la ILEI-konferencon en Portonovo, Benino venontan jaron. 

Post la kurso Gerda la lernantoj devos legi du librojn, unu pri historio de Esperanto en Afriko 
kaj unu pri instrumetodoj. 

Jen la libro pri historio, kiel ĝin prezentas la katalogo de la Libroservo de UEA: 



Afero de 
espero 

Titolo 

Konciza historio de la 

Esperanto-movado en 

Afriko 

Aŭtoro 

Heidi Goes 

Kategorio 

Movado 

Prezo 

9.00 €, triona rabato 

ekde 3 ekz. 

Eldonloko, 

jaro 

Rotterdam, 2007 

Eldonlnto 

UEA 


La unua provo de historio de la E-movado 

Klarigoj 

sur la nigra kontinento; kovras la periodon 
de la komenco ĝis la jaroj 1990. 

ISBN/ISSN 

978929170969 

Formato 

86 paĝoj, 21 cm 

Karakterizoj 

Ilus 

Recenzoj 

Recenzoj mankas. Aldonu 


Heicfi Goes 

AFERO DE ESPERO 


i 


Viajn komentojn, konsilojn, sugestojn kaj raportojn pri okazintaĵoj en via 
urbo aŭ lando bonvolu sendi al la redakteja adreso: afrika.oficejo@co.uea.org 
aŭ aerpoŝte al: 

Afrika Oficejo, BP. 416 Lokossa-Mono, Benin 
tel./fakso: +229 224 10 229 


12